2012/06/02

Je memoro de la fifama regxa masakro


Jam pasis 11 jaroj – multaj politikaj, sociaj, kulturaj kaj ekonomiaj sanĝoj trapasis en tiu periodo. Sed rsetas la hororo de la fifama reĝa masakro en kapoj de nepalanoj.

Tiu estis la tago – la 2a de junio, je la 9.15 tpm, okazis io, kion eĉ ĵurnalistoj ne povis imagi, kredi kaj kapti. Subite okazis pafado en la vespermagnxejo de la reĝa palaco Narajnhiti. Kaj mortis tiama reĝo Birendra, lia reĝino Aiŝuarja, du filoj Dipendra kaj Nrajan, unu filino Ŝruti, lia frato Dhirendra kaj aliaj. Nekredeble, nur la familio de la lasta frato Gjanendra kaj liaj fefilioj estis savitaj….

Venis raporto ke estis la princo Dipendra kiu faris tion tute eribe. La registaro faris ĉion por pruvi ke la ebria princo pafis ĉiujn kaj post pafis sin. Tio estis la tempo kiam ni eĉ ne havis rajton ne kredi ĝin. Kiel dramo, la tria frato Gjanendra post tri tagoj fariĝis alia reĝo, solene.

La reĝo, pro iu nekomprenebla kialo, disfaligis la domon en kiu tiu masakro okazis.

Eventuale, la nova reĝo Gjanendra fariĝis la lasta reĝo de la tuta dinastio – la politika sanĝo devigis la reĝon silente forlasi la palacon kaj ni adiaŭis monarĥismon de la Shah dinatio, kiu Regis dum pasintaj 240 jaroj.

Ni hodiaŭ imagas, nur imagas, ke eble la Shah dinatio ne estus tiom mallonga se nur tiu fifama masakro ne okazis. Post la masakro, ni almenaŭ kredis ke estis nur komploto kontraŭ tiu reĝo. Kaj poste ni ekmalamis la monraĥismon. Jen vidu, nun ni vivas en respublika lando, Nepalo.

2012/06/01

Prezo de euxro kaj dolaroj altigxis



La prezo de eŭro kaj dolaro nekredeble altiĝis untempe. Nun unu euro kostas 112.03 rupioj kaj unu dolaro kostas 90.04 rupioj.

Tio signifas ke ĉio, importita el aliaj landoj, kostas pli multe en Nepalo. La vivo de nepalanoj plej parte dependas sur aĵoj importitaj. Nu, venas tagoj de mizero por nepalanoj...

Mi estis stulta (vi scias tion!). Mi havis kelke da eŭrojn kaj dolarojn kaj mi metis ĝin en mia ŝranko kaj nur antuax eble ses monatoj mi donis ĝin por vendi. Tiam la prezo estis ĉrkaj 100 rupioj kaj 80 rupioj por eŭro kaj dolaroj. Nun, mi ne povas akigi tiom da mono. Kaj, imagu se mi devos aĉeti eŭrojn kaj dolarojn, mi devsa pagi nunan prezon.

2012/05/30

Maratono de Everesto


Monto Eversto, la plej alta monto-pinto de la mondo, ne estas nur por grimpi. Homoj amas esti apud ĝi kaj ilia amo al la monto-pinto kreas novajn ludojn. Maratono apud la monto-pinto estas unu el tiuj.
La 10a Tenzing-Hillary Everesto-Maratono donis titolon de venkanto de la Maratono al Phurba Tamang, la loka junulo de Solukhumbu. Li finis la kuradon en 41 minutoj kaj 31 sekundoj.
Li estas la sama persono kiu gajnis la saman titolon en jaroj 2009 kaj 2010 sed ne povis fini la agon pro vundiĝo.

Inter aliaj, Signy Henden Rustlie of Norway estis la ple maljunaj partoprenantoj kiu havis 74 jarojn. Fakte li havis ŝancon celebri lian naskiĝtagon en la kuro-tago.
Ĉijare partoprenis pli ol 150 kurantoj el diversaj landoj -- Ili estis 93 fremdlandanoj kaj 62 nepalanoj.

The Everesto Maratono estas akceptita kiel la plej alta maratono de la mondo. Ĝi komencas ĉe Gorak Shep (5184m), apud la Bazo-tendejo de Monto-Everesto kaj finiĝas ĉe Namche Bazaro (3446m). Ĝi estas 42 kilometroj longa kaj oni devas kuri sur stonetplenaj vojetoj laŭ laŭ l amontaj vojetoj Ĝi allogas naturamontojn de la mondo ekde 1987.

La kurantoj devas trapasi budhismajn monaĥejojn, historiajn monumentojn kaj ankaŭ pendantajn pontojn en la malfacile atingebla monto-regiono. Laŭ la organizantoj, ĝi estas probable la plej aventura kuro-vojo de la mondo.

La evento celebras la historia sukceso surgrimpi l Monto-pinto Everston de Sir Edmund Hillary kaj Tenzing Norgay, kiu okazis la 29an de majo, 1953.

[foton kaj informon mi prenis el la reto]

Magiisto en Nepalo (en la angla lingvo)

2012/05/28

Historia bedauxro de Nepalo


Nun estas 12.20 antaŭtagmeze de junio 28a. Tio estas, la limdato de la Konstitucia Asembleo finiĝis antaŭ 20 minutoj. Do, malgraŭ la popola deziro, la asembleo ne sukcesis produkti la unuan konstitucion de Nepalo, faritan de la popolo mem. La politikaj partioj nur interbatalis por la registara seĝo sed ne povis konsenti por la plej bona estonto de sia lando. Estas ja historia bedaŭro.

La ĉefministro d-ro Baburam Bhattarai anoncis per la ŝtata televido ke okazos alia elekto de Konstitucia Asembleo la 22an de novembro 2012. Tiun decidon malakceptis aliaj du partioj, nome CPN-UML kaj NC. Strange, ili ne povis doni konstitucion, ne volas iri al popolo por baloto. Ni vidu kio vere okazos.

La registaro elspezis 9 biliono da rupioj en pasintaj kvar jaroj kaj la tuta mono, tempo kaj deziro kaj espero de popolo iris vane. Estas la grandega malsukceso de demokratio kaj Maoismo de la mondo.

Aliflanke, jam venis informo ke la popolo ekmontras malkontenton pri la ago de la politikaj partioj kaj ni vidos kio vere okazos morgaŭ. Ni multe esperas ke protesto kaj manifestacioj estu ne malpacaj.

2012/05/27

Nenio estas certa

Konstitucia Asembleo de Nepalo malsukcesis doni konstitucion (restas nur 3.24 horoj) gxis la limdato. Kreskas malordo kaj manifestacio en stratoj. Nenio estas certa. Cxu armea pucxo?

2012/05/26

Fino de la dramo



Restas nur 36 horoj por prezenti la konstitucion de Nepalo. Tio estas la laboro de 601 elektitaj membroj de la Konstitutia Asembleo dum pasintaj kvar jaroj. Tamen, tre bedaŭrinde, ni apenaŭ esperas ke ili prezentos ian konstitucion…..plej pare, la membroj interbatalis por la plej boanj seĝoj en la registaro, por ricevi mondonacon, por vojaĝi kaj por provoke popolojn por iliaj propraj profitoj. Tio estas Nepalo…

La periodo de la Asembleo esits por du jaroj. La membroj videble ne laboris sed je la fino anoncis ke ili ne sukcesis fini la laboron kaj do plilongigis la periodon. Denove, antaŭ unu jaro, plilongigis la periodon sammaniere. Ni, civitanoj nur povis montri malkontenton.

Intertempe, la asembleo konsentis ke la lando estos federala laŭ la nova konstitucio. Tamen neniu estis certa kiaj rajtoj la ŝatoj ricevos kaj kiel oni re-konstruu la administrant dividon. Samtempe oni diskutis pri nova ĉefministro, aranĝo de eksmilitantoj de Maoistoj, vojaĝoj de ministroj, krimoj, koruptoj kaj tiel plu. Venis postuloj de la indiĝenaj popoloj ke la nova konstitucio certigu iliajn idention en novaj ŝtatoj. Kaj denvoe venis protestoj de Hinduoj ke ili ankaŭ estu nomitaj kiel indiĝenoj….la postuloj daŭris. Do strikoj adis.

Sed la politikistoj ne montris seriozan intereson fini la laboron en la periodo ili mem promesis. Do, je la fino denove ili monstris deziron pli longigi la periodon. Sed, la Plejalta Tribunalo malpermesis ilin kaj kondamnis ke la ĉefministro malobeis odernon de la Tribunalo. Do, ili devas ĉion fari hodiaŭ kaj morgaŭ.

Tamen, vidu, la politikistoj ankoraŭ interbatalas kaj koplotas por faligi la registaron kaj akiri postenon en la registaro!

Nur dio scias kio okazos morgaŭ. La civitanoj, tute malesperantaj, kritikas la politikistojn en Facebook kaj aliaj sociaj retoj por silinti sin, por montri iliajn malĝojon. La historio en estonteco analizos kiel la politikistoj pasigis kvar jarojn kaj kial demokratio de Nepalo malsukcesis, eĉ post forpelo de la reĝo.